Johannes Genberg
Aspekto
Johannes Genberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1979 (45-jaraĝa) en Stokholmo |
Lingvoj | sveda • Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Johannes Genberg estas sveda metrokondukisto kaj esperantisto, naskiĝinta la 28-an de junio 1979 en Stokholmo, do nun 45-jara, kaj daŭre tie vivanta.[1] La 26-an de decembro 2018 li malfermis la ŝatokupan kaj nekomercan retejon por esperantistoj Nubo.re. En novembro 2019 Nubo havis pli ol 600 membrojn. Fine de oktobro 2020 la retejo estis fermita kaj anstataŭigita per MiaVivo.net[2] fare de Johannes Genberg.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ personaj informoj pri li en miavivo.net (esperante)
- ↑ Johannes Genberg (2020-10-27). Bonvenon al nova socia retejo por Esperantistoj (esperante). Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-01-18.